PRI KOLORMONDO

Kolormondo estas tute nova maniero prezenti koloron per 3D. Estas logika kaj komprenebla. Per Kolormondo  vi povas sisteme navigi inter la koloroj  kaj kompreni kiel ili ŝanĝiĝas inter.si. Kolormondo estas kvazaǔ la terglobo de la koloroj. Povas esti sur ebena mapo malfacile kompreni kiel oni vojaĝas de San Fransisco al Tokio, oni facile tion vidas sur terglobo. Oni flugas okcidenten kaj ne orienten , kiel oni imagas rigardante la mapon. Simile Kolormondo kreas komprenon por koloroj tridimensie. La ligo inter violkoloro, vinruĝo kaj bruno evidentiĝas.

En la kolorglobo de Kolormondo la norda poluso estas blanka kaj la suda poluso nigra.  Ĉirkaǔ la ekvatoro situas la saturitaj koloroj, ili kiuj ankaǔ ekzistas en la kolorcirklo. La koloroj heliĝas alproksimiĝantaj al la blanka poluso kaj malheliĝas proksimiĝantaj al la nigra suda poluso. Dum oni penetras en al mezon de la globo, la saturiĝo de la koloroj malpliiĝas kaj ili fariĝas pli kaj pli grizaj. La puran grizon oni povas imagi al si kiel kolonon inter la norda kaj la suda polusoj.

Kolormondo estas nova sveda inventaĵo kaj nova maniero prezenti kolorojn. Novembre 2011  la kreinto de Kolormondo, Nicoline Kinch, gajnis la premion por inventistoj de la urbo Stokholmo. Sed la ideoj ne estas novaj. Inspiris min pioniroj pri koloroj kiel Philipp Otto Runge, Johan Wolfgang von Goethe, Albert H. Munsell kaj Johannes Itten.

Kolormondo – tutsimple koloro!

Kontaktu nin, ni parolas esperanton!